Arteza fonto estas natura akvofonto en valo sub la grundakva nivelo, en kiu la akvo staras sub premo. La hidraŭlika potencialo estas tiel alta, ke la akvo mem, do sen pumpilo, konstante altiĝas ĝis la tersurfaco. Kontraste al artefarita arteza puto, kreita tra per homoj borita truo aŭ fendo, arteza fonto estas ĉiam natura fenomeno.
La nomoj kaj de arteza fonto kaj de arteza puto devenas de la pejzaĝo Artezo (france Artois) en norda Francio, kie en 1126 unuafoje arteza puto estis kreita. La franca fizikisto François Arago klarigis la fenomenon[1]
Postulo kaj por arteza fonto kaj por artefarita arteza puto estas "premita grundakvo". Tiu ĉeestas kiam grundakvo estas sigelita per tavolo de roko aŭ argilo ne tralasanta akvon, dum la geologiaj strukturoj permesas ekeston de alta hidraŭlika premo (ekzemple, en bovloforma valo aŭ inter deklivaj rokaj tavoloj). Se oni boras aŭ fosas truon al la subtera stokejo de premita grundakvo, la akvo laŭ la fizikaj reguloj altiĝas ĝis la pli alta grundakva nivelo. Se tiu nivelo estas pli alta ol la tersurfaco ĉe la puto, la grundakvo kvazaŭ el gejsero sub premo suprenĵetiĝas el la tero (gejseroj mem ne estas artezaj fontoj, ĉar el ili la akvo ne elspruĉiĝas pro hidraŭlika premo, sed pro ŝanĝo de volumeno sekve de varmiĝo). Artezaj fontoj kaj putoj tial nur eblas en pejzaĝaj valoj.
Se la grundakva nivelo malaltiĝas pro tro forta elprenado de grundakvo en la regiono, sekve malpliiĝas la premo de la arteza fonto.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search